Esperanto

ĞMixer, cepa ĉifromona miksilo

Logo ĞMixer. Description: une lame de mixeur devant un Ğ rouge

La unua ĉifromona miksilo anonima kaj sekura

Ĉifromona miksaĵo estas ofte uzita ekde iuj jaroj, ĉefe kun la Bitcoin. Tia teknologio ebligas anonimigi spezojn. Tamen, ĉiuj miksantaj serviloj havas tiajn du ĝenaĵojn gravajn:

➤ Lerni kiel ĝi funkcias

Kial ĝin; mi havas nenion kaŝindan

Tre kurta respondo: ĉu viajn bankajn historiojn vi donus al mi?

Muzika kurta respondo (franca):

Longa respondo (angla kun franca subteksto):

Libera alternativo

Laŭ niaj serĉoj, ĞMixer estas la unua monde libera alternativo pri ĉifromona miksaĵo. Multaj aferoj ĝin originigas:

Libera kaj distribuita

La fontkodo kaj la protokolo estas disponeblaj laŭ libera permesilo (GNU AGPL), kaj la servo povas funkcii en distribuita reto: ne ekzistas centra aŭtoritato, do cenzuron rezistas.

Cepa kursigo

ĞMixer aplikas la teknologion de la komunikadon per cepan kursigon (origine disvolvitan por Tor) al la mono: anstataŭ spezi tra unika miksanta konto, ni spezas al konto, ke tiam spezas al alia kaj tiel plu ĝis la destina ricevanta konto. Post, ligi la elspezantan kun la enspezantan kontojn necesas subaĉeti ĉiujn la nodojn perajn.

Senfida

ĞMixer funkcias eĉ se oni ne fidas al neniu el nodoj: antaŭ konfidi monon en la reto, la kliento demandas al ĉiuj la nodoj implicitaj dokumenton subskribitan diranta ke promesas, kiam enspezos, elspezi al la bona konto. Se malbonfarema nodo ŝtelas la monon, la kliento povas publikigi la dokumenton subskribitan, tiel senkreditigi publike la nodon. Dank' al cepa kursigo, tian dokumenton publikigi ne malsekretigas la spezon.

La proprietulo de nodo erara senkreditigita povus instali alian anoniman nodon, por eviti tian sekurigilon. Ligonta la reton ĞMixer kun la reto de fido (Web of Trust), oni povos necesigi ke ĉiu nodo ligiĝu kun estantan identecon. La ŝtelisto do ne estas anonimo komputilo, sed efektive vivanta persono, kaj sensenciĝas la ŝtelado.

Realigo funkcia

Servilo ĞMixer-rs

Unu programaro efektiviganta tiun protokolon estas disvolvata: ĞMixer-rs (GitLab), en Rust, disponebla laŭ GNU AGPL por la libera mono Ğ1. La projekto kompreneble estas adaptiĝema kun iu ajn ĉifromono. Unu PoC (eblepruvo) en Python estas funkcianta, sed ne plu estas disvolvita: ĞMixer-py (GitLab).

Kliento TTT ĞMixer

Unu JavaScript kliento estas disvolvato. Tiam ebligas realtempe listigi la nodojn de la reton, fine povos miksi spezojn.

Analizo

Dank' al simulilo (libera fontkodo) generanta hazardan trafikon tra reton, kaj al analizo de la spezojn, oni povas mezuri la sekurecon kaj la efikecon de la reton kiu kongruas kun la elektitaj parametroj.

La grafeo supre montras, por ĉiu elspezo, la norman diferencon de la probablojn por ĉiu klienton eblinta sendi ĝin.

Pri ĉi tiu donvidilo
La kolektitaj donoj ebligos laborpagi la kontribuantojn.